Lorelej' Esperanto
( Melodie: Friedrich Silcher, 1838 Tekst: Leopold Elb (†1912-08.04))

Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor’.
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en mia memor’.
Vespero jam ekmalheliĝas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
La supro de l’ monto lumiĝas
En vespersuna bril’.

Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar’,
La belan vizaĝon kronas
Mirinde la ora harar’.
Ŝi uzas kombilon el oro
Kaj dume kantas ŝi.
Mirige tuŝas al koro
Sorĉiga la melodi’.

Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto dum sia vetur’;
Rifaron li ne priatentas,
Al monto rigardas li nur.
Mi kredas, ke dronos finfine
Ŝipisto kun sia boat’,
Kaj tion kaŭzis feine
La Loreleja kantad’.